Translation for '
violoncelo' from Esperanto to English
2 translations
To translate another word just start typing!
Usage Examples Esperanto
- Krome li verkis sonatojn, triosonatojn, "concerti grossi" kaj aron da sonatoj por fluto. Locatelli pligrandigis la muzikistaron de la "concerto grosso" de triono, konsistanta el du violonoj kaj violonĉelo, ĝis kvinopo. La kvinopo konsistas el du violonoj, altviolono kaj violonĉelo.
- Servais komponis multajn komponaĵojn por sia instrumento, inkluzive de kvar koncertoj por violonĉelo kaj proksimume dudek duetojn por du violonĉeloj aŭ por violono kaj violonĉelo. Servais estis influita de Niccolò Paganini kaj Franz Liszt. Servais ankaŭ estis referita siatempe kiel "la Paganini de la violonĉelo" kaj "la Liszt de la violonĉelo". Tamen, li estis pli proksima al la violonisto Henri Vieuxtemps kaj laŭ sia spektaklostilo kaj laŭ sia propra violonĉela ludmaniero. Liaj komponaĵoj daŭre estas studitaj, luditaj kaj registritaj ĉie en la mondo i.a. sur kompaktdisko kiun eldonis la asocio vzw Servais en Halle.
- Origine verkita en kvin movimentoj, oni konservis nur kvar. Ties instrumentato estas la ofta de ĉambra ensemblo: du violonoj, vjolo, violonĉelo kaj kontrabaso.
- Lia edzino estis lerta pianisto, en Pozsony ili ofte faris koncertojn, eĉ en 1874 li akompanis Franz Liszt-on per violonĉelo.
- "Le carnaval des animaux" ("La Bestokarnavalo") estas muzika suito de dek kvar movimentoj de la franca romantisma komponisto Camille Saint-Saëns. La orkestra verko havas daŭron de inter 22 kaj 30 minutoj. Ĝi estas ludata per soloa violonĉelo kaj du pianoj kaj reprezentas cignon glitante super akvo (violonĉelo) kaj la ondojn kiujn ĝi kreas (pianoj).
- Al la violonĉelo, ĝis tiam rigardata kiel krominstrumento kaj nur mallonge antaŭe enkondukita en ĵazon fare de Harry Babasin, li donis tute novan pozicion en ĵazo. Analoge al la duopo-registraĵoj de Ellington kun Blanton en 1940 dek jaroj poste ekestis kvaropo-registraĵoj de la pianisto kun Pettiford je violonĉelo. Sub influo de la violonĉeloludo de Pettiford ĉefe Sam Jones kaj Ray Brown daŭrigis ties impulsojn. Ekde Pettiford ĉiam denove estis basistoj, kiuj elektis la violonĉelon kiel krominstrumento kaj ĝin eĉ pretertempe preferis al kontrabaso, ekz. Ron Carter kaj Peter Warren.
- "Fantasía española", por violonĉelo kaj piano, 1953.
- Pro la varma kaj volumena sono la sonkoloro similas iomete al tiu de violonĉelo.
- La kvinparta kvina movimento, kies viglan komencon de la violonĉelo sekvas ĝeneralpaŭzo, havas skercan karakteron kaj estas tenata en la stilo de infankanto. Wulf Konold opinias la reekprenaĵojn de tri kaj skerco memstaraj, per kio la movimento havus sep partojn.. La trio aperanta post la dua parto eksonas denove post la unua skerco-reekprenaĵo. En la lasta parto de la skerco-reekprenaĵo la violonĉelo ludas proksime de la „ponto“ per supratonriĉa arĉotekniko. Beethoven ankoraŭ sin certigis ĉe Karl Holz, ĉu tiu tekniko estas ludebla, kion tiu ĉi jesis al la komponisto.
- Laŭ samtempaj raportoj Johann Sebastian Bach ĉe instrumentkonstruisto Johann Christian Hoffmann el Lepsiko mendis tiajn tenorviolonojn, kiuj havu la konstruajn kaj sonajn kvalitojn de violonĉelo. Bach verkis por ĉi tiu instrumento komponaĵojn, kiuj nuntempe estas plejparte prezentataj per violonĉelo, tiam tamen je manko de taŭgaj muzikistoj povis esti ludataj per pompa vjolo.
- Rilate la ludeblecon la unuaj kvar suitoj klare evoluas ekde facila al malfacila. La kvina suito postulas pro la skordaturo apartan ludoteknikon, la sesa sur kvinkorda violonĉelo estas egalranga al la du antaŭulom rilate la teknikaj postuloj, sur moderna violonĉelo tamen nur malfacile realigebla pro la postulo, ludi dum longaj pasadoj sur altaj pozicioj.
- En 1933 Wenzinger fariĝis estro de la ĉambromuziko de "Kabel", sed la grupo baldaŭ estis ĉesigita sub politika premo. Wenzinger translokiĝis al Bazelo, kie li havis komision por la instruado de violonĉelo kaj gambovjolo ĉe la novfondita "Schola Cantorum Basiliensis". Estrate de li en 1968 ekestis gambovjola trio. Li estis eldonanto de versio adaptita al la baroka stilo de la solosuitoj por violonĉelo de Johann Sebastian Bach, de gambovjolaj ekzercaĵoj je du volumoj el 1935 kaj 1938 same kiel de lernkajero pri gambovjolo el 1943.
- Violonĉelisto estas artisto kiu ludas violonĉelon. Violonĉelo estas granda violono, malsupra je unu okto al aldo.
- Lignaj agordiloj estas en violono, aldoviolono, violonĉelo, liuto kaj aliaj kordinstrumentoj.
- Akustik-gitaro, piano, fluto kaj violonĉelo - sole uzataj ĉifoje instrumentoj.
- La violonĉelo en Venecio de la 17-a jarcento havis du grandecojn: unu kiu estis sufiĉe pli granda ol la nuna violonĉelo; ĝi kutime ludis la pli konstantajn basajn liniojn de la polifonia muziko. Dum la ‘"violoncino"’, kiu estis pli malgranda ludis la rapidan kaj virtuozan solistan muzikon. La ‘"Balletto e corrento"’ de Marieta Morosina Priuli estas taŭga por ĉi tiu pli malgranda instrumento, ĉar ĝi enhavas sufiĉe ‘akrobatan’ fluon. Ĝuste tiuj komponaĵoj de Priuli estas konataj pro sia vigla ritmo kaj bunta formado.
- Basisto Ray Brown (1926–2002) furoris en 1960 per sia albumo "Jazz Cello"; ĝi validas kiel unu el la unuaj albumoj de ĉeftendenca ĵazo dediĉita al violonĉelo. Akompanate de blovinstrumentistaro kaj ritmosekcio Brown traktis la violonĉelon kiel melodia instrumento. Li montris je tio per la normkanto „Ain’t Misbehavin“, kiel oni povas meti la instrumenton en ĵazbandegan medion. Post ensembla enkonduko Brown ludas la melodion pluke kaj ornamas ĝin simple. Brown ludis je ĉi tiu albumo sur aparta violonĉelo por ĵazbasistoj, kiun li konceptis kune kun "Kay Musical Instrument Company" kaj kiu surmerkatiĝis kiel "K 200" kaj kiun anoncoj privarbis ankaŭ kiel „Ray Brown Jazz Cello“. La violonĉelo konstruita de Kay havas pli fortikan kolon, pli larĝan prentabulon kaj plastajn argodoŝraŭbojn. Konvenas, ke oni proponas por ĉi tiu ĵaz-violonĉelo ankaŭ violonĉelo-kordojn en kvaragordo.
- Gehuo (革胡; pinjine: géhú) estas ĉina kordinstrumento inventita en 20-a jarcento far Ĉina muzikisto Jang Jusen (杨雨森, 1926-1980). Ĝi estas io en la mezo inter huĉjino kaj Eŭropa violonĉelo. La agordo de kordoj (de malalta al alta) por gehuo estas C-G-D-A, ĝuste same kiel por violonĉelo. Malsimile al aliaj huĉinoj, la ponto de instrumento ne tuŝas la serpentan haŭton, kiu kovras flankon de sonkesto. Ekzistas ankaŭ kontrabasa varianto de gehuo, kiu nomiĝas dijingehuo.
© dict.cc Esperanto-English dictionary 2026
Contains translations by TU Chemnitz and Mr Honey's Business Dictionary (German-English only).
Links to this dictionary or to individual translations are very welcome!